esphugp@126.com

@miaardo

Esperantisto

Katılım Aralık 2024
183 Takip Edilen51 Takipçiler
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
La 23an de aprilo, Monda Tago de la Libro, kiun elektis Unesko por legado, libroj, kulturo de skribita vorto kaj rajtoj de aŭtoroj. Tiutage de 1616, forpasis Shakespeare kaj Cervantes. En Esperanto aperis pli ol 15 dramoj de Shakespeare kaj la fama romanego de Cervantes.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Català
0
1
5
109
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Antaŭ 6 jaroj, la 22an de aprilo, mortis HU Guozhu (1938-2020), ĉina verkisto kaj tradukisto, membro de EVA (2004-), redaktoro de Penseo (1997-1999). La plej fama el liaj produktivaj tradukoj estas: Strangaĵoj de Liaozhai de Pu Songling (4 volumoj).
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
0
1
4
156
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 80a datreveno de la naskiĝo de Gunnar Gällmo (1946- 2023), sveda esp-verkisto kaj tradukisto. Li eldonis pli ol 10 esperantajn librojn (parte en bita versio en lulu-eldonejo).
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
3
4
178
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 25-a datreveno de la morto de Lou Shiyi (1905-2001), ĉina verkisto, tradukisto. Li ĉinigis kaj eldonis alilandajn literaturaĵojn el Esperanto, kaj aktivis en proleta Esp-movado en Ŝanhajo dum la 30aj jaroj.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Català
0
2
8
169
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 88-a datreveno de la naskiĝo de Andrzej Petín (1938-2021), pola profesia esperantisto, membro de la Esperanta Akademio. Li laboris pli ol 40 jarojn en la Esperanta redakcio de Pola Radio, kompilis ĉ. 50 esperantajn lernolibrojn, vortarojn, legaĵoj, ekzercbendojn.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
2
5
140
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Antaŭ 17 jaroj, la 18an de aprilo de 2009 mortis KURISU Kei, (栗栖 继), japana proleta esperantisto, membro de SAT, tradukisto de ĉeĥaj literaturaĵoj. Li aktivis kiel esperantisto en du japanaj asocioj de Ĉeĥa-Japana Amikeco kaj Japana-Ĉina Amikeco.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
3
8
364
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 100-a datreveno de la naskiĝo de Li Youran (1906-1984), ĉina verkisto, tradukisto kaj esperantisto. Unu el la gvidantoj de la Yan'an-a Esperanta Asocio en1938, li instruis Esperanton ĉe la Virina Universitato de Yan'an en 1939.
esphugp@126.com tweet media
Català
0
1
6
161
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Antaŭ 109 jaroj, la 14-an de aprilo 1917 ĉesis bati la koro de D-ro L.L.Zamenhof, la aŭtoro de lingvo Esperanto. La pensoj de D-ro Zamenhof inspiras milionojn da homoj. Ni, esperantistoj de la tuta mondo, devas plenumi lian testamenton.
esphugp@126.com tweet media
Čeština
1
9
20
505
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 125a datreveno de la naskiĝo de Paul Yü Pin (1901-1978), ĉina kardinalo de katolika eklezio, la unua esperantista kardinalo en la mondo. Li lernis Esperanton kaj aktivis kune kun pastro J. B. Kao en la katolika mondo,en 1978 ili fondis Esperanto-rondon en Tajvano.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
2
10
287
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Antaŭ du tagoj, la 11an de aprilo estis la 100a datreveno de la naskiĝo de J. B. Se-Tsien. Kao, fama ĉina esperantisto en la katolika mondo, kiu lernis Esperanton en la kurso, kiun gvidis itala misiisto, pastro Johano Ricci en 1926, li aktivis por Esp-movado en multaj landoj.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Català
0
2
6
214
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 114a datreveno de la naskiĝo de Jacques-Louis Mahé (1912-1992) , franca profesia fotisto kaj esperanta verkisto. Li verkis en Esperanto kelkajn romanojn kaj novelarojn sub la pseŭdonimo "Lorjak". Li faris kelkajn Esperantaj filmojn: Antaŭen, Angoroj kaj Incubus.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
1
11
199
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 149a datreveno de la naskiĝo de Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV (1877-1933), rusa instruisto, rusortodoksa pastro, tradukisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj en Esperanto. Iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto, kunlaboranto de kelkaj esperantaj revuoj.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
2
8
416
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 107a datreveno de la naskiĝo de Violin Oljanov (1919–1998), bulgara esperantisto, ĵurnalisto, vortaristo kaj tradukisto, ĉefredaktoro de "Bulgara Esperantisto" kaj "PACO", vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de pli ol 1000 artikoloj en Esperanto.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
0
8
66
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 132a datreveno de la naskiĝo de Raymond SCHWARTZ (1894 - 1973), franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto, gvidanto de kelkaj kabaredoj, redaktoro de La Pirato. Lia romano Kiel akvo de l' rivero (1963) estas unu el la plej bontaksataj romanoj en Esperanto.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Slovenščina
0
1
5
187
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 161a datreveno de la naskiĝo de Aleksandr Andrejeviĉ SAĤAROV (1865-1942), rusa esperantisto kaj instruisto, kompilinto de kelkaj vortaroj kaj lernolibroj, redaktoro de la gazeton "La Ondo de Esperanto" (1909-1917), aŭtoro de kelkaj broŝuroj en Esperanto.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
0
1
6
207
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 85a datreveno de la naskiĝo de Franko LUIN (1941–2005), slovena kaj sveda grafikisto kaj pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio. Li starigis Esperantajn retejojn Esperanto.nu, la afiŝejon NUN kaj eldonejon INKO, kiu eldonis 208 bitlibrojn.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Slovenščina
0
1
13
145
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Antaŭ 162 jaroj, la 4an de aprilo en 1864 naskiĝis FUTABATEI Shimei (二葉亭 四迷, 1864-1909), japana novelisto, tradukisto. Lia vera nomo estas HASEGAWA Tatsunosuke. En 1906 li publikigis la unuan japanlingvan Esperanto-lernolibron "世界語" Sekaigo kaj esperantan legolibron.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Euskara
0
6
27
1.1K
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 134a datreveno de la naskiĝo de Vilho Suonio SETÄLÄ (1892 -1985), finna grava gvidanto de la Esperanto-movado, membro de la Akademio de Esperanto, kompilinto de esperantaj lernolibroj kaj vorataroj por finnoj, aŭtoro de kelkaj eseaj libroj en Esperanto.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Čeština
1
2
8
201
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas 106a datreveno de la morto de Hector HODLER (1887-1920), svisa esperantisto, kiu kreis la plej grandan kaj plej longdaŭran esperantan or­ganizon UEA kaj sian delegitaron, redaktoro de Juna Esperantisto kaj Esperanto. Liaj agadoj forte influis la fruan esp-movadon.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Español
0
3
11
280
esphugp@126.com
[email protected]@miaardo·
Hodiaŭ estas la 112a datreveno de la naskiĝo de Juan RÉGULO PÉREZ (1914-1993), hispana esperantisto, universitata profesoro, eldonisto de Esperanta literaturo, membro de la Akademio de Esperanto. Ekde 1952 ĝis 1976 Régulo Pérez eldonis 94 esperantajn librojn en la serio Stafeto.
esphugp@126.com tweet mediaesphugp@126.com tweet media
Español
0
3
11
201